Páginas

segunda-feira, 31 de janeiro de 2011

DORMI: ĉu staĝo por morti?

Dormi estas unu el tiuj misteroj, kiujn mi iom post iome senvualigas. Senhaste. Iom ĉiunokte. Foje, eĉ tage, mi min perceptas sperte tiun misteron. Tiam, el mia vidpunkto, nur mi dormas, kiam mi ne konscias pri dormado. Nek vivo. Nek morto. Mistero!

Ĉimomente mi scias, ke mi ne dormas, ĉar mi verkas ĉi tekston. Laŭ mia scio, mi ne kapablas verki dum mi dormas. Kaj mi sukcesis dormi neniom ĝis nun, ĉar mi surlitadis, preskaŭ dormanta, sed min pridemandanta, kio estas dormo. Kaj kiu rilato estas, se iu estas, inter dormado kaj mortado. Ĉu pripensadi pri kiel okazas dormado povus min klarigi pri mortado? Ne pri la ĉiesa mortado, sed pri la mia, iam spertota. Ho ve! Jen paradoksoj!

Kiamaniere mi scias, ke mi ne (ankoraŭ) dormas? Mia konscio min diras, ke mi ne dormas tiam, kiam mi perceptas iun mion (mia korpo, pli simple mi diru) kaj iun ne-mion (matracon, ekzemple, kiun mi scias kuŝi sub mi, sub mia korpo, se tiel oni preferas). Sed, iumomente, kiun mi ne kapablas kontroli, puft!, ne plu mia korpo, nek matraco, nek mia aparta viv-historio, nek pensoj, emocioj, sentoj, nenio! Malaperis ĉio, kiun mi kredis estadi... Dum mi dormas, nenio el tio eĉ ekzistis, verŝajne. Eble sonĝo. Sed tion mi nur scios, se kaj kiam mi vekiĝos. Klarmensaj sonĝoj, ilin mi nur konas laŭ libropriskriboj. Tamen, eĉ la plej bongusta recepto de pudingo ne min montras la gusteton de pudingo-mordado. Eĉ sonĝaj pudingoj.

Pri la temo de sonĝoj mi eĉ ne tuŝu – mistero por alia babilo. Kiam mi ne plu estos porĉiame konscia, de tiu mia humana starpunkto de iu aŭ io aparta de ĉio ajn, de matraco kaj de mi mem, eble oni diros, ke mi mortis. Kompreneble objektivaj testoj de tielnomataj ‘aliuloj’ (suposeble vivantaj) atestos, ke mi mortas. Ĉu mi scios aŭ ne, kiam mi mortos, ke tiam mi estos morta, tion ne mi scias. Mi eĉ ne volas scii. Kiucele?  Efektive, tio estos tiom utila, kiom provi scii la guston de pudingo laŭ legado de receptolibro... Kompreneble, dume, ankoraŭ mi rajtas legi pri la morto kaj pri la postmorto en Biblio, Korano, Tibetana Libro de la Mortintoj. Tiom interesaj kiom receptolibroj... ili estas.

Ekde kiam mi naskiĝis, mi spertadadas la ritualon dormi. Preskaŭ ĉiam nokte. Estas tamen esceptoj. Do, mi ĉiutage praktikadas por sperti kia estas morti. Tamen, malgraŭ ĉio tiu trejnado, ankoraŭ ne ververe mi eniris la maĉon. Ne laŭ mia scio, ĉar mi ĉimomente verkas! Tial, eble, nek mi dormas, nek mi mortas. Kial mi diras eble? Nu, kiu tion scias? Trejno estas trejno, sed maĉo estas maĉo! Nun mi revenas liten. Jam temp’ estas por trejni. Pardonon!