Páginas

segunda-feira, 7 de fevereiro de 2011

KIAL KAJ KIEL EKZAMENIĜI PRI ESPERANTO?
Paulo Nascentes

Enkonduko
Internacia Lingvo (ILo) estas ilo. Ne nur, sed ankaŭ ilo. Plibone dirite, internacia komunikilo. El tio venas la unua celo de ĝia lernado, instruado kaj pritaksado: norm-mezuri plejeble fidele la akiritan lingvan komunikkapablon de ĉiu lernanto. Ankaŭ estas fakto, ke oni agas laŭ sia diverstipa motivigo. Nepras do konsideri tiujn diversajn eblojn kaj naciskale kaj mondskale. Se estos sufiĉe da bonaj motivoj por ekzameniĝi inter brazilaj lernantoj de Esperanto, praviĝos kundiskuto de brazila ekzamentipo, ĉu tute sendepende de internacia sperto, ĉu sinergie rilate al alilandaj solvoj. Respondoj eblaj al tiu kaj aliaj demandoj gvidas ĉi artikolon. Malnecesas emfazi, ke ĝia celo estas kunigi disajn informojn pri la temo por pli taŭge diskutigi ĝin. La plej bona ekzamen-modelo por Brazilo estos kompreneble tiu, kiu kontentigos la plej parton de nia agema instruistaro kaj tiu fine agordiĝanta al niaj kulturaj trajtoj. Inviton al pli funda diskuto kaj koncerna ago celas tiu modesta kontribuo.

Kial ekzameniĝi?
Kompreneble unue venas alia demando, malfacile respondebla laŭ mia sperto. Kial brazilano sin motivigas lerni Esperanton? Konsiderante la preskaŭ sufiĉe bonan kapablon kompreni kaj sin komprenigi far de brazilanoj dum konversacioj kun siaj plej proksimaj hispanoparolantaj najbaroj, kial do studi internacian komunikilon? Nur pro tio, ke ĝi supozeble estas “facila lingvo”? Alparoli niajn sudamerikajn najbarojn estas ankaŭ sufiĉe facile, kiam kompreneble ambaŭ interparolantoj decidas faciligi la interkomprenon, ĉu ne? Se tamen oni deziras ampleksigi sian personan amikaran reton, aŭ vojaĝi alikontinenten, do eblas kompreni tiun deziron, kaj la lernado de Esperanto ĉikaze praviĝas.

Inter tiuj, kiuj mem aŭ helpe de kurso lernas Esperanton, certe multaj scivolas pri sia lingvokono kaj parolkapablo post iu lernoperiodo. Ekzamensesioj kadre de brazilaj aŭ tutmondaj kongresoj sukcese ĉiujare okazas, kaj multaj kandidatoj kutime sin prezentas. En universalaj kongresoj tiuj eventoj reprezentas atendatan programeron kaj efektivan monkolekton por la organizantoj. Aparte en Eŭropa kunteksto, nuntempe, tiuj eventoj abundas, kadre de partnera laboro inter UEA, ILEI, ILEI – Brazila Sekcio kaj Edukado.net, kiu profesinivele aranĝas menciitajn ekzamensesiojn.

Kio estas UEA/ILEI ekzameno?
Pri tiu punkto eblas trairi almenaŭ du vojojn: a) esplori fakajn publikaĵojn; b) memori personan sperton. Per tiu lasta mi komencas.

Dum la 22ª Printempa Semajno Internacia[1], okazinta dum la pasko de 2006 en la germana urbo St. Andreasberg, gvide de ILEI/UEA, instigita de D-rino Zsófia Kóródy, estrarano de ICH – Interkultura Centro de Herzberg[2], mi decidis meznivele (laŭ la iama terminologio) ekzameniĝi. Skriba kaj parola sesioj postuladis konojn kaj informojn pri gramatikaj punktoj (uzo de prepozicioj, ig- aŭ iĝ-vortoj, pronomoj), movada historio eŭrocentrita, literaturo kaj redaktado. La sukcesintoj en la skriba parto rajtis partopreni la parolan sekcion. Demandis min pri similaj temoj tri komisionanoj: Peter Zilvar (ICH), Stefan Macgill (ILEI) kaj Zsófia Kóródy (ICH). Laŭvice, unu el ili paroligis min unue pri mia vivstilo, profesio, preferoj kaj poste pri konkretaj situacioj montritaj de bildoj. Ili ankaŭ instigis min opinii pri diversaj temoj. Kiam la demandoj temis pri E-literaturo, precipe el eŭropaj verkistoj, mi proponis komenti, anstataŭ, la poezian verkon de la akademiano Geraldo Mattos, kaj feliĉe ili tion konsentis. Tion mi faris kaj sukcesis aprobiĝi. Malfacile estis tiam tiu ekzameno por mi. Tri jaroj poste, dum la lasta UK, en Bjalistok, mi kandidatiĝis por la nivelo C1, la supera nivelo, laŭ la nomenklaturo de KER. Tiam la novtipa ekzameno laŭ KER ekfuroris en Eŭropo. Male la antaŭan ekzamenon, tiu de la 94ª UK reliefigis la kapablon kompreni kaj redakti tekstojn pri konkretaj kaj abstraktaj temoj, defendi vidpunktojn per taŭgaj argumentoj kaj analizoj. Nur parton de la ekzameno mi sukcesis. Jen bona referenco, kie eblas plibone informiĝi pri la novtipa ekzameno[3].

Kiel ĝi funkcias?
Se oni komparas la antaŭan kaj la nunan version, eblas konstati la emon al plia efikeco. Tio estas rezulto de normigo de tiaj ligvo-ekzamenoj en la tuta Eŭropo, laŭ instigo de Eŭropa Konsilio. “Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado”[4] estas dokumento nepre konsultinda kaj studinda, pro ĝia ter utila enhavo. La antaŭmenciitan retejon mem ni rekte citu: “La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj (el 100), la parolan parton”. Tiu sistemo, pedagogie pli moderna, fakte preterlasas la memorigon de historiaj faktoj kaj nomoj de elstaraj verkistoj, kaj reliefigas tion, kio vere gravas, “la kapablon praktike uzi Esperanton”.

Laŭ la sama fonto, la estraro de UEA rekomendas ke ties delegitoj “atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno”. Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo, “kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA”. Tiu ĉi lasta postulo verŝajne celas mezuri unu el la plej bazan kapablon de ajn instruisto de Esperanto, kiu estas flue kaj kompetente paroli la lingvon. Kiun senson povus havi la instruado de Esperanto per iu ajn nacia lingvo, anstataŭ ol per Esperanto mem? Kiel prepari bonajn E-parolantojn instruistoj ili mem ne kapablaj bone paroli la lingvon instruatan? Memkompreneble tio koncernas al formala instruado de fremda lingvo kaj oni ne forgesu, ke Esperanto estas la dua lingvo por ĉiuj, eĉ por denaskuloj, kiuj tamen plifacile povos sisteme ellerni ĝin.

La informoj kiuj sekvas estas plejparte ĉerpitaj el la jena publikaĵo[5].“Gvidilo al la elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (2-a eld)”, Roterdamo: ILEI/UEA, 1998. Pli detalaj priskriboj--kaj specimenaj ekzamenoj--troviĝas en tiu libreto. Instruistoj de Esperanto interesataj bone prepari siajn lernantojn nepre legu pliajn detalojn ĉe la retejo[6]. Bone preparitaj lernantoj tutcerte atestos la efikecon de la instru-laboro, de la uzata metodo, de la elektita lernilo.

Nuntempe la hungara sistemo estas la subtenanto de la ekzamenoj de UEA/ILEI. Ne hazarde, ĝuste en Hungarujo multaj studentoj elektas ekzameniĝi pri Esperanto dum abiturientaj ekzamenoj. Kóródy et alii (2008) tiel priskribas la lingvan ekzamensistemon Origo:
La Centro por Perfektiĝo pri Fremdaj Lingvoj de la Universitato Eötvös Lórandn (ELTE ITK) en Budapeŝto, membro de la Asocio de Lingvo-Testistoj em Eŭropo (ELTE) adaptis sian ŝtate rekonitan unulingvan ekzamenon ‘Origo’ al Esperanto. Tiu ĉi lingva ekzameno konforme al la principoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER) testas la kvar bazajn lingvokapablojn – la aŭskultadon kaj parolkapablon, la legan komprenon kaj la skribadon –, kaj per ekzata pritaksa sistemo informas la ekzamenantojn pri la nivelo de ilia lingvokono”. Tiuj menciitaj kvar bazaj lingvokapabloj ĉeestu la instruplanojn de niaj instruistoj en lernejoj, kluboj, asocioj. La avantaĝoj de tiu zorgema antaŭpreparo de iliaj klasoj daŭre kaj baldaŭ ekaperos kiel bonaj rezultoj ne nur ĉe ekzamenoj, sed precipe dum konversaciaj rondoj, kaj esperantaj aranĝoj.

Kion oni bezonas por ekzameniĝi? Kiom ĝi kostas?
Eblas nun kandidatiĝi por internaciaj ekzamenoj dum Universala Kongreso aŭ internaciaj aranĝoj okazintaj en Eŭropo gviditaj de internacia rajtigita ekzamenataro. En kelkaj landoj ili troviĝas, nome en Argentino, Armenio, Aŭstralio, Barato, Benino, Belgio, Bosnio-Hercegovino, Brazilo, Britio, Bulgario, Burundo, Ĉeĥio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Ebura Bordo, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Kostariko, Kroatio, Kubo, Madagaskaro, Nederlando, Pollando, Rusio, Serbio, Slovakio, Svedio, Svislando, Tajvano, Togolando, Ukrainio, Usono, Vjetnamio. En Brazilo nur prof. Aristóphio Andrade Alves Filho estas rajtigita ekzamenanto.

Tiel legeblas ĉe la paĝo jam menciita de Edukado.net:
“Laŭ Artikolo 8 (c) de la Principa regularo, “Ekzamenotoj devas pagi ekzamenan kotizon, egalan al 60% de M.A.-kotizo de UEA por la loĝlando de la kandidato”. Kutime estas rabato por fruanoncitoj kiuj volas ekzameniĝi kadre de UK. Tiuj kiuj volas ekzameniĝi kadre de UK devas anonci sin al la sekretario de IEK. Tiuj kiuj volas ekzameniĝi kadre de aliaj aranĝoj devas anonci sin al la instanco kiu okazigos la koncernan ekzamensesion. Ĉiuokaze, la kotizo estas pagenda ĉe la enskribiĝo”.

Kiel marŝas landaj Esperanto-ekzamenoj?
Ĉiu aparta lando rajtas difini sian ekzamensistemoj laŭ sia bontrovo. Tio kompreneble devas esti tasko interkonsentita de ĝia instruistaro, laŭleĝe kaj laŭ specifaj kulturaj trajtoj. Ne eblas supozi, ke ĉiuj sistemoj estu egalaj, eĉ en Eŭropo, kies landoj tiom malegalas unu la alian, tio ne okazas. En Ameriko, Afriko aŭ Azio tutcerte la landanoj kaj edukaj aŭtoritatuloj difinos propran sistemon. Tio estas fakto. Tamen, nenio malpermesas sperto-interŝanĝo inter diversaj nacioj, ĉefe se oni konsideras, ke per Esperanto mem tiu internacia kunlaboro restas ege faciligata.

Studemuloj pri tiu temo legu mem pri la internacia situacio ĉe la bonkvalita paĝaro http://www.edukado.net/pagina/Landaj+Ekzamenoj/17132//, kiu ankaŭ petas de ĉiuj interesitoj “kolekti informojn pri la enlandaj ekzamensistemoj pri Esperanto”. Kaj ĝi tiel daŭras: “La listigitaj sistemoj povas esti movadaj kaj ŝtataj. Ni klopodas publikigi la regulojn kaj priskribojn de la ekzamenoj kaj nelastkaze ankaŭ ekzamenspecimenojn.
Se en via lando ekzistas ekzamensistemo kaj ĉi tie vi ne vidas ĝian priskribon, bonvolu kontakti la redaktoron (de la retejo, mi klarigas) kaj helpi akiri la informojn”.

Spite diverstipaj malfacilaĵoj, en Brazilo tradicie Brazila Esperanto-Ligo, pere de sia Eduka Komisiono, okazigas ĉiujare ekzamensesiojn dum la Brazilaj Kongresoj de Esperanto, danke al la voluntula laboro de kelkaj esperantistoj. Eblas al ĉiuj do kandidatiĝi kontraŭ modesta monpago, kiu tamen nur helpas la okazigon mem de la ekzamensesio: testpresigo, oficejaj elzpezoj. Kiel fojfoje anoncite, kelkaj regionaj aranĝoj sinproponas okazigi ekzamensesiojn, kies atestiloj tamen nur validas se rajtigitaj de BEL-Eduka Komisiono. Tiaj partneraj iniciatoj sendube bonvenos, malgraŭ ĝia malfacileco se oni konsideras la kontinentan dimension de nia lando!

Kiun vojon elektos BEL (Eduka Komisiono) kaj ILEI – Brazila Sekcio?
Sendepende de la elektita vojo de ĉiu aparta instanco, laŭ apartaj statutaj dispozicioj kaj celoj, sendube la sukceso de tiu grava eduka entrepreno dependos de koncertita kaj partnera agado. Pro ĝia centjara sperto kaj enlanda pozicio, BEL[7] devos kunordigi la naciskalan ekzamensistemon. La rolo de partneroj de BEL estos tiom utila, kiom ilia laboro ne estu flanka, sed intima kunlaboro. Neniu konscienca estrarano de iu ajn Esperanta instanco volos izolite labori, kiam oni scias, ke la pli bonaj rezultoj devenas de la interkonsentita ago de multaj homoj. Kompreneble, referenco al BEL ne signifas la malmultajn homojn kiuj deĵoras en BEL-Centro Oficejo, alfrontante malfacilajn administrajn ĉiutagaĵojn, sed bone kunordigitan delegitan reton. Kompreneble estraranoj de E-kluboj, ŝtataj asocioj estas ja partoprenantaj membroj de tiu nacia reto. Konscienca estrarano de BEL ankaŭ ne laĉiĝos ĝis sukcesi motivigi la entuziasman partoprenon de junularo plena je potencialo. Kiom da anoj de BEJO, ekzemple, studas Beletron aŭ ĵus fariĝis licenciitaj lingvoinstruistoj? Ĉu tiuj datumoj estas konataj de BEL kaj de nia E-komunumo? Ĉu eblas splori kaj koni tiun realon danke al perreta enketo? Se fakte la kunordiga rolo de BEL (oni legu BEL-Edukakomisiono kaj BEJO) estas centra, kiu estas la rolo neniel flanka de ILEI – Brazila Sekcio? Kara leganto, stariĝu el via komforta seĝo, trinku iomete da akvo, kaj venu malfermkore al tiu diskuto. Pli ol tio, venu al nia nepra kongrua ago post pripenso: “kiel mi povas helpe kontribui kun BEL kaj Brazila Sekcio de ILEI por starigo de nacia ekzamensistemo, tamen kapabla atingi ĉiun brazilan regionon?” Aliloke, legeblas: “El tiuj fakaj sugestoj ni alvenu al niaj propraj konkludoj kaj ĉefe ni tuj ekstarigu seriozan trejnprogramon por niaj instruistoj kadre de ĉiu ŝtata Asocio de BEL – Brazila Esperanto-Ligo, kiel nialanda UEA kunlaboranto”[8].

Kiam tiu temaro eniri la tagordon de ĉiu aparta E-klubo, ŝtata asocio, Esperanta grupo, kaj ĉiu ano diskutigi tiun temon , produkti kaj publikigi raporton, artikolon kun bonaj sugestoj kaj planoj akompanataj tamen de detala tabelo de kiom da horoj vi povos dediĉi al tiu laboro. Trankviliĝu, kara junulo, kara pensiulo! Ne hazarde mi skribis la vorton “laboro”, sed ne la vorton “misio”. Ĉu vi scias (kaj mi konscias pri tio, ke mi tuŝas tiklan temon en Brazilo...), ke kreskanta nombro da eŭropanoj ĉimomente fake kaj profesie laboras ĝuste kiel instuisto de Esperanto, profesoroj de tiuj instruistoj kaj eĉ kiel profesiaj trejnitaj ekzamenantoj? Ĉu vi dubas pri tio? Vi certe rajtas dubi pri tio, sed eble ne post rapida esploro ĉe kelkaj menciitaj retejoj. Ekzemple, ĉu vi scias ion pri la eblo esti stipendiata de ESF – Esperantic Studies Foundation[9] – por trejniĝi kaj diplomiĝi kiel Esperanto-instruisto? Ne? Bonvolu konsulti la koncernan retejon listigitan sube. Vidu, karulo, karulino, vi certe nur bezonos stipendion pro tio, ke via studperiodo en Pollando, ekzemple, estos paga. Vekiĝu, amiko, vekiĝu, amikino, niaj gefratoj eŭropanoj kaj nordamerikaj ne estas ludantaj. Ili serioze kaj profesie postulas monon por kursoj de ili gvidataj. Vekiĝu, gejunuloj de ĉiuj aĝoj, vekiĝu kaj agu!

Referencoj
KÓRÓDY, Z. et al. Esperanto de nivelo al nivelo: lingva ekzameno Origo. Budapest: Idegennyelvi Továbbképző Központ, 2008.
KOUTNY, I. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro. Poznań: ProDruk, 2002.
KOVÁTS, K. (redaktoro) et al. 2ª eldono. Manlibro pri instruado de Esperanto: projekto “Flugiloj de Malfacila Vento” Hago, Nederlando: ILEI: E@I, 2005.
NASCENTES, P. “Komuna Eŭropa Referenckadro: ĉu finfine internacia sistemo por lingvaj ekzamenoj?” In: Brazila Esperantisto, 100-a jaro, n-ro 334, julio 2009, p. 5-7 (daŭrigota sur paĝo 20).
UEA – UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO. KONSILIO DE EŬROPO.  Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado. Rotterdam: UEA, 2007.