Páginas

segunda-feira, 3 de outubro de 2011

Pluraj rigardoj de la kritiko pri la lernolibro Esperanto por lernejaj klasoj


Paulo Nascentes


Barboza, Josias. Esperanto por lernejaj klasoj 1: paroliga metodo kun ekzercaro. Braziljo: Unio Planeda: Brazila Esperanto-Ligo, 2008. 152p. Ilus. Kun kd. ISBN 8588913062. [kaj] Esperanto por lernejaj klasoj 2: paroliga metodo kun ekzercaro. Braziljo: Unio Planeda: Brazila Esperanto-Ligo, 2010. 178p. 28cm. Ilus. Kun kd. ISBN 8588913054. kaj respektivaj Gvidlibro por instruistoj.


                                        Enkonduko
Respondeca lingvoinstruado petas instrumaterialon taŭgan por kontentigo de kelkaj nepraj demandoj, ekzemple: kia lernanto, aĝo, antaŭaj spertoj kaj konoj, motivigoj, kie kaj kiam okazos la renkontiĝoj. 


Se temas pri instruado en lernejoj, nepre temas ankaŭ pri formala, kontinua, sistema instruado. Kvankam neformala instruado de Esperanto ankaŭ dezirindas, kiel disvastigilo de la Lingvo Internacia, instruado profesia tamen altnivele konkeru teritorion de lernejoj kaj superaj institucioj. Kadre de tiu situacio, plene praviĝas analizoj kaj kritikoj de lernocelaj verkoj.

Antaŭ ne longe Eldonejo Unio Planeda kunlabore kun Brazila Esperanto-Ligo aperigis la instrukompleton de Profesoro Josias Barboza Esperanto por lernejaj klasoj 1 kaj 2 (ELK). Ĉar temas pri nova lernolibro en la lingvoinstrua merkato, kelkaj demandoj neeviteblas: Kiun publikon ĝi celas? Kiun metodologion ĝi uzas? Kion ĝi postulas de la instruistoj? Kiun nivelon ĝi atingas? Kiel ĝi aspektas? Kiujn ĉefajn apartajn trajtojn ĝi havas? Kiel ĝin akceptas la instruistaro kaj la kritiko? Kiom ĝi kostas? Kion pri ĝia ebla estonto?

Per fakaj recenzoj, reliefigante malsamajn aspektojn, respondas tiujn kaj aliajn demandojn Nascentes (2007), Tenorjo (2009), Kováts (2010), Llinars (2010), MacGill (2011) kaj Opulskiené (2011).

En Brazilo nur du recenzoj publikiĝis pri ELK. En aliaj mondopartoj, tamen, pluraj recenzoj aperis. Interesas trarigarda komento pri la plej gravaj fakaj opinioj aperintaj en la E-gazetaro. Komparo inter tiuj kritikoj ne eblas, eĉ ne taŭgas, pro iliaj malsamaj celoj, metodologioj, celpublikoj. Pro ĝia plej ampleksa kaj kompleksa enhavo, nia rigardo iom pli daŭros sur la postdiplomiga finlaboraĵo de Xosé Conde Llinars, Komparo de E-Lernolibroj: alproksimigo al la analizo pri la taŭgeco de la E-lernolibroj, prezentita al la kurso Instruista trejnado de UAM-ILEI en la Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando.

Recenzoj
La revuo Brazilei kaj la por eduka portalo Edukado.net publikis la pioniran recenzon de Nascentes (2007). Fakte ĝi estis la unua aperinta, pro tio ke ELK estis jam konata de la Recenzisto ankoraŭ en sia unua hejmfarita versio, ĉar per tiu instruilaro li eklernis Esperanton de la Aŭtoro mem, kaj per ĝi instruis en Universitato de Braziljo. Ekde tiam (2005-2008) multaj plibonigoj aldoniĝis. La spertoj kiel kursogvidanto ebligas al Nascentes taksi la verkon plej klare, ĉar eblis observi, kiun efikon ĝi havas por diversaj tipoj de lernantoj laŭ aĝo, motivigo, lernokapablo kaj antaŭaj kontaktoj kun la lingvo.

Pro bezono konigi la instrukompleton tiam lanĉota libroforme, Nascentes pli longe devis priskribi la modelon de ĉiu lecionsekcio kun komento de pluraj ekzemploj el ĝi elĉerpitaj. Emfazo pri la aspektoj rekta, konversacia, grupa, ludiga, paroliga, negramatikeca evidentiĝas en lia recenzo. <http://www.gazetejo.org/node/1388>

Tenorjo (2009) enkondukas sian artikolon per ampleksa kuntestigo de la E-lerniloj plej konataj en Brazilo antaŭ la aperigo de ELK kaj bedaŭras, ke ĝi aperis en cirkonstancoj ne favoraj:

“La tuto aspektas tiel plaĉe aranĝite kaj bone programite, ke mi iom bedaŭras tion diri: Esperanto por lernejaj klasoj ne estas instrumaterialo por la nuntempo, sed por la estonteco (almenaŭ de nia enlanda Esperanto-movado). Tiu observo tamen ne estas kritiko, sed laŭdo, kiun mi tiel pravigas.“

Apoge al tiu tezo, li prezentas kvin pravigojn: la unua pri la bezono de instruista trejnigo por ŝanĝo je la maniero instrui; la dua pri la kiomo de lernantoj rekomendata de la Aŭtoro por ĉiu klaso, foje ne facile atingebla; la tria pri la alta prezo de ELK rilate al la brazila eldonmerkato, spite al ĝia alta kvalito; kvare, pri la bezono de longdaŭraj kvar sesmonatoj por ĝia utiligo kaj kvine:

“Pro la novigo mem de la instrupropono de Esperanto por lernejaj klasoj, la aŭtoro zorgis, ke la reĝisoroj de sia instrumaterialo ne multe baraktu dum la gvidado de la lecionoj kaj pretigis gvidlibron kun marĝenaj notoj, sugestoj kaj rimarkoj, kaj ankaŭ KD-on kun presebla help-materialo. Aldone al tio, la aŭtoro ankaŭ estigis retejon <http://www.lernejajklasoj.net> cele plu servi la kursgvidantojn. Tiuj novaĵoj estas ja tre bonvenaj, sed, laŭ mi, ankoraŭ ne sufiĉaj por garantii sukceson de la metodo sub reĝisorado, ekzemple, de tradiciemuloj. Kiuj jam profesie gvidas kurson pri iu moderna lingvo, certe trovos la instrumaterialon tre hejmeca. Kiel mi jam diris supre, en la enkonduko, la instruistaro bezonas ne nur profesian instruilaron, sed ankaŭ profesian trejnadon. Mi konstatas, kun ĝojo, ke la aŭtoro ŝajnas tre zorgema pri la sukcesa uzado de sia instrumetodo. La publikigo de la menciita retejo estas promesdona ekzemplo. Ni ne miru do, se baldaŭ tie anonciĝos trejnkursoj por interesiĝantoj testi la novan instrumaterialon.”  <http://www.gazetejo.org/node/1955>

Kováts (2010) reliefigas, “ke jam la unua volumo de la instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en ĝia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapabloj de lernantoj kaj kandidatoj”. Pri menciita trajto, la negramatikeco, tiel tekstas ŝia analizo:

“La gramatikaĵoj trateksas la libron, prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturitaj resumoj, tamen ne fariĝas unuagradaj celoj de la lingvolernado. Ilin la kursanoj alproprigas en la multnombraj ekzemplofrazoj tra la sennombraj dialogoj kaj ekzercoj, kiuj ne malhavas kulturajn konojn pri Esperanto stimulon al transkultura komunikado pere de la internacia lingvo”.

Fine Kováts aludas la eblan aprobiĝon de la leĝoprojekto Cristovam kaj asertas, ke, ĉikaze, “la brazilanoj jam havos bonan lernolibran kandidaton kaj modele kaj efike laborantan landan ILEI-sekcion. Restas nur la grandaj taskoj trejni sufiĉajn instruistojn kaj ekinstrui Esperanton”
http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=22696&s=daffa08aac2c4db0741a80e92dd24d08 
   

MacGill (2011) reliefigas la allogan formaton de la kajeroj, ĝiajn buntajn kaj kolorajn ilustraĵojn, la metodon paroligan kaj situacikomunikan. Same kiel ceteraj eŭropaj kolegoj, li bonvenigas tion, ke “kajero unu atingas la KER-nivelon B1, la dua kajero B2”. Tuja ekparolo interaga de la lingvo kaj la maniero pritrakti gramatikaĵon ekde la unuaj lecionoj estas aliaj komentoj. Tekste, legiĝas:

“La unuaj lecionoj prezentas salutojn kaj ĝentilaĵojn – tiel ke klasanoj povu tuj ekparoli la lingvon interage. Ĝi tion faras ne timante kompleksecon – tie vi vidas refleksivon, adverbojn, akuzativon, akordigon, imperativon. Ĉio sen gramatika klarigo – sufiĉas prizorgi tion en postaj paŝoj. Laŭdinde aperas tie komence la modela frazo: 'Kion signifas ‘bildo’?' tiel ke kaze de uzo de nekonata vorto lernanto ne devas tuj regresi al nacia lingvo por peti klarigon”.

Kiel sciite, estas tikla debato pri la bezono kaj taŭgeco instrui aŭ ne la formalan gramatikon. Fakte, ĉe ELK konstateblas, ke la lernanto unue uzas gramatikajn strukturojn kaj imitas modelan uzon. Nur iom post iom klarigoj aperas. MacGill atentigas nin pri la “konciza verbo-resumo sur p. 69 de la dua kajero” per kiu la vort-trezoro ne fariĝas tro substantiv-dependiga. Kaj li klarigas:

"Similaj bonaj resumoj troviĝas pri prepozicioj, korelativoj, afiksoj kaj proverboj. La libro, kvankam situacia, ne timas eksplicite prezenti gramatikon – kiel cetere ĉiam pli faras tiutipaj lerniloj en aliaj landoj". Pri la tutaĵo de ELK MacGill resumas per unu sola esprimo: Epokfara!

Laŭ Opulskené (2011), la "granda formato kaj la aspekto de la libroj tuj memorigis la kutimajn lernolibrojn kiujn oni uzas en lernejoj por instrui fremdajn lingvojn." Kaj aldonas, ke abundo de dialogoj, desegnaĵoj, bildoj kaj ekzercoj por ripetado polurante la prononcadon troviĝas. La pravigo estas, ke “la ĉefa celo estas tuj paroligi homojn." Kaj atentigas, ke ĉe "la fino de la lernolibro estas laŭpaĝa vortlisto, kaj lernanto povas tuj noti la tradukon de novaj vortoj al nacia lingvo aŭ priskribi novan vorton en Esperanto". Cetere, tiu rimedo montriĝas efika helpilo por memorigo de ĵuslernitaj vortoj kaj iel temas pri novaĵo inter similaj lernigaj verkoj. Kaj bonvenas la sondiskojn: ”kutime komencantoj dum lecionoj aŭdas nur sian instruiston kaj ebleco sperti diversajn voĉojn estas tre bonvena." <http://sezonoj.ru/2011/08/recenzo/>

Universitata stud-laboraĵo
Post tiu trarigardo, nepras iom pli akurata referenco al la studlaboraĵo de Llinars (2010), kies celo, analizo de la taŭgeca grado de E-lernolibroj al la nunaj pedagogiaj principoj pri dualingvo-akirado, efektiviĝas post sindemandi pri la kriterioj definantaj modelan libron por lernado de la angla. Per komparativaj tabuloj pri la analizo de 17 diversepokaj E-lernolibroj, kiuj uzas malsamajn metodojn kaj stilojn, la Aŭtoro konkludas pri la urĝeco de du punktoj: modernigo de lernolibroj pri la Lingvo Internacia kaj formado de nova generacio de instruistaro konanta kaj uzanta aktualajn metodologiojn de lingvoinstruado. Aldone, li defendas, ke "pli grava ol la rezulto mem, estas la listigo de la kriterioj por taksi la taŭgecon de lernolibro", precipe pro tio ke, "ĉiuj kriterioj proponitaj deriviĝas de la nuntempaj pedagogiaj teorioj pri akirado de fremdaj lingvoj". Fine konstateblas la plej altaj poentoj de ELK kompare la aliajn lernigilojn. Konstatinte gravajn mankojn en la plejparto de la analizita lernomaterialo, Llinars reliefigas, ke "bonŝance ene de la analizita lernolibraro estas kelkaj laŭdindaj esceptojKunvojaĝu, Tendaraj tagoj aŭ Esperanto por lernejaj klasoj, proponas tre interesan evoluan vojon por modernigi la E-lernolibrojn." Tial niaj lastaj vortoj estu la subaj konkludaj, ĉe la paĝo 26:

"Nur la tri lernolibroj kiuj uzas situacikomunikan metodon estas iel kompareblaj al la neesperantaj libroj por lerni fremdajn lingvojn. Kunvojaĝu proponas kelkajn interesajn taskojn, kvankam la libro malalloge aspektas. Tendaraj tagoj prezentas multajn komunikajn ekzercojn kaj allogajn ludojn. Bedaŭrinde ĝi estas elpensita 'unuavice por lernantoj inter dek- kaj dekkvarjaraj', kvankam povas esti, kaj fakte estas, ofte uzata por plenkreskuloj".

"Fine Esperanto por lernejaj klasoj estas eble la plej moderna kaj kompleta el ĉiuj libroj analizitaj. Kvankam havas kelkajn mankojn (strangajn vortojn aŭ esprimojn, ne uzas realajn tekstojn...),temas pri evoluiĝanta projeto (fakte jam aperis la dua volumo, verŝajne eĉ pli bona ol la unua) kaj la aŭtoro pretas plibonigi ĝin en venontaj eldonoj. Sed pli grave ol la libro mem, estas la lumo alportita en la obskura vojo de la modernigado de E-lernolibroj. Ni esperas ke la apero de tiu ĉi libro markos limon inter la antaŭo kaj la posto de verkitaj lernolibroj de Esperanto".

Jen kion mi celis proponi al la esperantistaro: Ĉu post tiu trarigardo de la plej elstaraj recenzistoj jam ni rajtas agnoski, ke Esperantujo havas nun lernilaron samrangan kun la ceteraj plej konataj fremdaj lingvoj?


Referencoj

KOVÁTS, K. (2010). Recenzo pri ELK. Esperanto. 1242 (12) decembro 2010, 251.


http://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/Recenzoj_Katalogo/Barboza_recenzo_Kovats.pdf


LLINARS, X. C. (2010). Komparo de E-lernolibroj: Alprosimigo al la analizo pri la taŭgeco de la E-lernolibroj. Poznano, Pollando: Universitato Adam Mickiewicz.

MACGILL, S. (2011). Epokfara lernopakaĵo. Recenzo de ILEI pri Esperanto por Lernejaj Klasoj. IPR. N-ro 2011/1.

NASCENTES, P (2007). Paroligante la lernantaron. Brazilei, jaro 2, n-ro 5, 2007, p. 38-46. http://www.gazetejo.org/node/1388

OPULSKIENĖ, G. (2011). Trafe al celo.


TENORJO, J. (2009). En la klason venis nova vento. BRAZILEI, jaro 3,
n-ro 11, 2009, p. 31-5.