Páginas

quinta-feira, 12 de janeiro de 2012

RESTU SINGARDEMA

Mi serĉas vin. Tute vane. Vi ŝerce mokas min. Vi simple malinteresiĝas pri mi aŭ pri miaj aferoj. Simile al freneza papago vi min imitas kaj reproduktas ĉiun diraĵon mian. Kiu diable estas vi? Poste vana esploro tamen hieraŭ pruvon nesofisman mi vidis, pri kiu vi estas. La veron fine mi komprenis, per tiu flugila plumo dancante sur mia supoplado: ja vi estas mia memmortiginta papago. Kiam, ŝerce, mi diris, ke mi volus memmortigi, mi neniel povus supozi, ke vi, mia ŝatata papago, post kutima, atendata ripetado, plenumus mian (aŭ ĉu jam estis via) funebroŝercan minacan komedion.
Moralo: Neniam ŝercu apud kredemaj papagoj.
(Verkis Paulo Nascentes)