AMOMEZE, AMOROMEZE
amomeze
amoromeze
enbuŝigita
peniso mia
tragorĝe
moviĝas iĝas
plenfluga
birdo fluganta
bardo
ĝis buŝa
ĉielarko via
vespero
magia mia
deziro
daŭra
rondiro fariĝas
nia
renoviĝintaj
amantoj
- fortaj
ondoj leviĝantaj -
furoras
amoras horloĝ-forgesite
disdonitaj
kantoj.
la tempo
lacema
haltema
tiun
longan spiron entenas
la tagon
vekigas amo nia harmonia
la vivo
poezias solene
kaj plene
sanktigita
de amo - svene magia
kaj amo
kaj vivo kaj versoj
kaj
universoj moviĝas
per la
forto poezia.
0 Comentários:
Postar um comentário
Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial