Páginas

segunda-feira, 18 de fevereiro de 2013

JE LA TRIA TAGO



antaŭ ol la tria tago
ekrompu el mallumo  
tre tre frumatene
la grundon mi sarkas
- kiel ŝpaton la ungo – 
trudherbon mi falĉas
dusensaĵojn mi elfalĉas
el la ŝvela, seka haŭto.

frenezega fuŝparolo
real’ kaj fikci’ je miksaĵ’
farunoj el sama sako
venintaj el sama gren’.

elkavita jam la teren’
kaŝitaĵo do montriĝas
antaŭ klariĝi maten’
misteroj de frumaten’
netombigita kadavro eliĝas
suroste restante venen’.

nur je la tria tago
el mortintoj reviviĝinta
vivo tiam tagiĝinta:
poemo ĵusnaskiĝinta
hejme la malŝparema filo
memorfeste la poezion
dormas mi pace ĉe Uno
vekiĝanta jen la koro
tion ene anoncas Suno.