Páginas

terça-feira, 26 de março de 2013

TRANSNACIA EDUKADO DE PLANEDA CIVITANO

          La menso, kiu malfermiĝas al nova ideo, neniam plu revenas al la origina dimensio. (Albert Einstein)

Kiel fariĝi fakte monda civitano – nepra postulo de nia tempo – nehavante efektivan komunikan ilon, facile lernebla kaj principe neŭtrala, tio estas, ne jungita al interesoj de certaj nacioj aŭ ideologioj?

La lingvaj baroj, la enda emfaza punkto, kontinue spitas la teknologion de tradukmaŝinoj, samkiel trudas fremdajn lingvojn al instrusistemoj mondskale. Kiel bone klarigas la Manifesto de Prago http://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Prago:

"Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas Esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo." Tio ĉar "la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo.” 

Transnacia edukado, kontraŭe, proponas al ni tujan kontakton kun la varia kolora bunto de pluraj kulturoj, ampleksigas nian akcepton de la malsimilo, valorigante la riĉecon eĉ de tribaj vivkulturoj, kun siaj tradiciaj kaj utilaj saĝoj, kaj nin provizas kun medioj kaj manieroj, kiuj finfine igas nin esti planedaj civitanoj.

Kundividi nian neŭtralan lingvon kun tiuj, kiuj ĝin uzas portas la avantaĝon povi partopreni entute de la agoj kaj decidoj de internaciaj organoj el tria sektoro, kiel NROj kaj institucioj kiuj promocias la packulturon kaj mediprotektadon. Aldone, kiam ni fariĝas  gastoj de lokaj loĝantoj, ni neniam estas nuraj turistoj portataj al indikitaj lokoj de vojaĝaj agentoj, apenaŭ vidante pejzaĝojn de busoj kaj busetoj. Kontraŭe, kun amikinoj kaj amikoj, pretaj por nin ricevi kaj elmontri siajn tagvivojn, tio estas ordinara fakto inter esperantistoj tra la mondo kaj la eksterlanda vojaĝo ege gajiĝas kaj fruktodonas. Kiu parolas Esperanton konstatas tion ĉiutage en la tuta mondo!

Kvankam, en Edukado, la atingo de certaj normigoj nur povas esti taksata post jardekoj, el la individua vidpunkto, tamen, la transkultura edukado portas tujajn avantaĝojn, ĵus post la Esperanta komunika lernado. Ĉar ĝi estas lingvo pli facile lernebla kompare al la plimulto de la naciaj lingvoj – ĉiam havante neelteneblajn esceptojn. En Esperanto, la distanco inter la lernado kaj la efektiva uzo de la lingvo estas ja mallarĝa. Oni eksplikas tion facile. Struktura logiko, fonetika kaj gramatika simpleco, malesto de timindaj esceptoj kaj internacia vortoprovizo – kiu multobliĝas rapide por formi centojn da novaj vortoj formitaj pro la helpo de trideko da prefiksoj kaj sufiksoj – tiuj estas karakteroj, kiuj forte akcelas la akiron de la lingvo.

En Esperanto, vi kreskigas vian vortaron laŭ facila maniero kaj amuze. Ĝi estas luda. Ĝi estas kiel kombini kolorblokojn en la konata  Legoludilo.

Kaj pli: en debataj renkontiĝoj kun homoj el la tuta mondpartoj, la uzo de Esperanto donas plenan egalecon al la interparolantoj. Ĉiuj eliras el la sama punkto, povante paroli pri kio ajn, sen la ĝeno esti konfrontataj de siaj lingvaj kapabloj kontraŭ la denaskuloj de la reganta lingvo. La diskutado de gravaj mondaj problemoj en Esperanto preterlasas, tiel, legion da tradukistoj kaj kapaŭskutiloj, kiel nepraĵoj de la hodiaŭaj internaciaj konferencoj.

Aŭ ni forlasu tuj, tiel, la baroj kaŭzitaj de la multobligo de lingvoj – kaj ĉiuj lingvoj, eĉ la minoritataj, meritas esti antaŭgardataj! - aŭ ni amare ad eternam sentos niajn malsukcesojn dum la tiel nomataj multiflankaj kunvenoj, kie nur la reprezentantoj de regaj nacioj sentas sin hejme, ĉar "mia lando estas mia lingvo", kiel oni scias... Alipunkte, tiuj, kiuj parolas Esperanton sukcesas mirakle diri kaj pri sia denaska lingvo kaj pri Esperanto: "mi sentas tiujn du, kiel mia lingvo". Unu, ĉar ĝi estas el mia patrujo, kaj la alia, ĉar ĝi estas disa tra la tuta planedo. Cetere, en tempoj de interreto, tiu situacio povas esti rapida kaj facile ampleksata, se tiel ni volas.

                                                                  (Esperantigo de prof. Adonis Saliba)