domingo, 14 de abril de 2013

SONETO PRIPENSAS KAJ SILENTAS




Kiom sonetoj havas la tempest’?

Ĉu riĉajn rimojn donis vento al pluv’?
havas pli da perplekso kiu vort’:
ploro de vidivino aŭ rido de mort’?

Monalizo: ĉu senaĝa ridet’?                    
Ĉu maljunec’ atendas vin ĉel’ kurb’?          
Ĉu ja eternas ni ĉel’ akuŝej’?
Kontraŭdirekte, kontraŭ gant’ la temp’?

Kiun estonton povas havi estont’
kiam ĝi foje eĉ ne maljuniĝas
kaj sen scio pri estinto mortas?

Poeto finas, daŭras poezi’
Melodion gutas ankoraŭ ĝi?
- Kion silente dirus mia vers’?
                                                Paulo Nascentes

3 Comentários:

Às 14 de abril de 2013 às 11:20 , Blogger MIA AMIKO ESPERANTO disse...

Treege interesa uzo de la lingvo. Gratulon... Vi ja sonetas, ne son´ etas!

 
Às 14 de abril de 2013 às 13:24 , Blogger PaPos Nascentes: Paulo P Nascentes disse...

Koran dankon, karega MiAmikEsperantAdonis! Ĉar tiaj ĝentilaj, simpatiaj vortoj venas el vi, priespertanta fakulo, poeto, mi ilin dank'egas.

 
Às 17 de abril de 2013 às 17:22 , Blogger Antonio Felix disse...

Kara amiko Paulo Nascentes. Mirinda poema. Mi gratulas al vi. Antonio Felix

 

Postar um comentário

Komentarioj bonvenas. Comentários sobre poemas são bem vindos.

Assinar Postar comentários [Atom]

<< Página inicial