Páginas

segunda-feira, 2 de setembro de 2013

PLUVOFLUO


finfine pluvas
vivo vigle printempas
viglo vive sentempas
samtempe sereno
samtempe tempesto

verdo revenas al nesto
io venenas - foresto
ĉu io ĝenas - marĝenas
sed kio silente festas?
Esto,
Ĉeesto, kiu estas!

vigle vivo saĝas
mia koro ne aĝas
senage agas senprave pravas
kiu atente atestas?
kiu foriras? kiu restas?

rigardo singardas
emocio invadas
mildeco kaj ardo
en brusto
frustro sin lavas
okuloj larme pluvetas
vivo moviĝe pluvadas
plivigle pluvegas
sekeco ne plu
naturo jam regas
eĉ verdas la blu'
- mia vivo, mia flu'!