Páginas

terça-feira, 31 de dezembro de 2013

KVAZAŬ INFAN'


 “ĉu plano por 2014?”
resti kiel infan’
sen plan’ nur lude
ĉe la mar’

festi fidoplene
la nunon, nude,
la vivmisteron
plu gustumi

hodi-morgaŭas
novjare nuno
ene de Senpara Uno
ni ondas, maras subsuno.

infanece plene
ni vivu kune,
june, sune!

      Ni vivu Ene!