Páginas

quarta-feira, 25 de dezembro de 2013

POR UM FIO / TONDOTA BARBO


Em franca disputa com a do Papai Noel, a gorda barba natalina do Vô estava por um fio, os dias contados. Natalina e zelosa, a neta Natália me conduziu ao barbeiro e decretou o imediato desmatamento. ‘Ecológico, Vô’, ela garantia. E ficou acesa no controle de qualidade, exigindo reparo do tufo rebelde.  Esquecida talvez da fisionomia original de fábrica, Genevive, a dengosa cachorrinha, estranhava, cheiro e crachá não combinavam. Mas, nunca negaria os méritos à Natália, disfarçando sorriso e certa de seus superpoderes. Que Natal gostoso!


Vera ja la disputo kun tiu de Avo Frosto, sed la dika kristnaska barbo estis finiĝonta, je finaj lasttagoj. Kristnaskece zorgema, la nepino Natalja kondukis min al barbiro kaj dekretis la tujan senbarbigon. ‘Tute ekologia, Avo’, ŝi garantiis. Kaj restis lerta kiel kvalitkontrolanto: postulis ŝi riparon de la ribela monteto. Forgesite eble pri la originale fabrika vizaĝo, Ĵenevive, la ĉarma hundetino, strangadis: flaro kaj identigilo malkongruis. Tamen, neniel ŝi neus la meritojn de Natalja, kiu kaŝeridete certis pri siaj tutpovaj povoj. Kia bongusta Kristnasko!