Páginas

domingo, 16 de novembro de 2014

ŜTELINTO DE VORTOFORTO


El plurjara suferego naskiĝis liamense konvinko ŝtona: ŝtonforma fariĝos la koro! Porĉiame fermite, senakva puto preskaŭ senmova, estiĝu tiu senkuraĝa koro horon post horo, misviva. Centmiloj da vortoj liakape ruliĝantaj pravigas al li decidon subkore kaŝitan: "mian tutan fortofrapon mi uzu kontraŭ forto de vortoj, precipe mensogaj, precipe infanaĝ-memorigaj."
 
Maldika malfortulo, nur por vortonuligo al li forto ne mankis. Eĉ se laca, kvazaŭ mortinta, lia animo kreskadis se trafa frapado sur vorto ebladis. Forkuro de okuloj tra literaturo, tra ĉiu beletraĵo aŭ aparta poemo nur emo nutradis por vortodetruo. Unue venis surpapera truo per tranĉilo akra. Poste ne plu nur librojn li viktimadis, sed verkistojn li punis per neatendita silentigo. Eldonejoj vizitataj de li mistere la pordojn fermadis. Kaj fine, post laboratoria laboro, li inventis likvoron venenan kontraŭ naskiĝontaj vortoj ĉe vortofarado. Ankoraŭ pli krude, kruele, sintrude: mem vortopensado jam tute neeblas al plej vortemuloj. Ili ĉiuj fariĝis iom-post-iom pli kaj pli senvortuloj, fariĝis por ĉiam vortomutuloj.
 
Kelkjaroj poste de vivo tute vortomanka, homoj jam perdis sian memoron. Socio-esploristo vizitis urbon post urbo, kamparon, vilaĝon, enlandan regionon. Tiom da serĉo lin fine kondukis al tute mistera knabo. Trezoron kaŝitan verŝajne liaj okuloj lumbrilaj portadis. Pri kio temis tamen neniu plu sciadis.