Páginas

domingo, 19 de julho de 2015

KAMEOKA DIDONACO




Paŭlo Nascentes
Frumatenas poemo el luma mistero,
Purisma rideto surlipas konstanta:
El ĝi, optimismo sur Tero,
El ĝi, unueco nin viviganta!

Dise, progresismo en aero,
El ĉielo teren – mia animo
Signalas tion... ĉi poema apero.

Kameoka sanktejo veron inspiras:
Rideto de interfrata amikiĝo.
Plurkoloras didonaco – ĉielo sunsubiras...

Pureco akurate disponeblas,
Zorgema ĝentileco en ĉiu detal’.
Surlipe sincera ĝojo refoje ridetas,
Jen aŭtentike nia regal’.
Servas vi al gastoj elektitaj
la rafinitan bankedon
De tutkora amikeco:
Nin gastigas via arta ĝentileco.
Tio vidiĝas pace kaj normale
ĉe ĉiu kuiristo, funkciulo,
direktoro, ĝardenisto
- ĉies okuloj brilas egale.

Se ŝtrumpo mankas
Al ĉi naiva ulo fremda
Ĝi tuj aperas ĉemane
En la templo:
Interkultura honto mia subite solvita
Fariĝas frata rideto dankema!

Solenaj salonoj, altnivelaj konferencoj!
Pensigaj proponoj de majstro Onisaburo
Brile detaliĝas dum etoso interfrata
Kiom simile spuro homarana
Montriĝas ankoraŭ ŭrĝe bezonata!

Profite respektoveka,
En Ajabe, multkultura kunveno.
En Kameoka dume,

Post ĝardena promeno,
Inspiro poezia matenas,
Jen graco plenplena!

Saŭdado, sopiro, inspiro, poemo.
Niaj koroj unuvorte
Forte kantas pro dankemo!