Páginas

sexta-feira, 25 de dezembro de 2015

REGISTRO

Resultado de imagem para esperanto

mia nur la registro:
Tutluma Verkisto
ĉi verkon faras,
el flua miraklo
min trapasas... sparko
nenia mio flaras
nur jenas flaro
nur sekvas barko
sur oceano metafora
nenia mio angoras
pri l’ tutluma faro:
ĉi verko – nenia mio –
unikas sen paro

ĉu lingvobaro amara?
interlingvo klara
donacon portanta
al ĉiu esperanto
jen brila estanto!
donaco nome Esperanto,
Lingvo (denaske) Internacia,
poemlingvo, lingvokanto,
mia lingvo – Esperanto –

lingvo vere plene mia!